József Guszmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Guszmann [jOĵef gusman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Guszmann József estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro.

József Guszmann [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Guszmann akiris medicinan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1898, poste li laboris 4 jarojn en la anatomia instituto, fine 6 jarojn en kliniko, kie li ankaŭ instruis. Ekde 1908 li estis kuracisto de asekura instituto, en 1910 li estis nomumita ĉefkuracisto en hospitalo, en 1912 privata profesoro, en 1928 titulara eksterordinara profesoro, en 1941 institutestro. En 1947 li atingis la instruan rangon titulara publika ordinara profesoro. En 1951 li ricevis premion Kossuth, en la sekva jaro li kandidatiĝis. Li okupiĝis ĉefe pri sifiliso.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A psoriasis kezelése „atoxyl”-lal (1903)
  • Az Erlich-Hata-féle syphilisellenes gyógyszerről (1910)
  • A budai régi Szent János Kórház krónikája (1923)
  • Szifilisz (1928)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.