József Kilián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Kilián
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1915 (1915-03-05)
en Pestszenterzsébet
Morto 16-an de julio 1974 (1974-07-16) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj Laboristoj • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo masonistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Kilián [jOĵef kiliAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kilián József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, masonisto.

József Kilián [1] naskiĝis la 5-an de marto 1915 en Erzsébetfalva (nuntempa Pesterzsébet). Li mortis la 16-an de julio 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Kilián frekventis bazlernejon, poste metilernejon por estis masonisto. En 1933 li eklaboris en fabriko. Li aliĝis al la sindikato en 1935, al la socialdemokratoj en 1939, al la komunistoj en 1945. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado. Post la 2-a mondmilito li estis loka partiestro. En 1948 li frekventis trimonatan partian kurson. En 1950 li havis postenon en la ministerio pri konstruo. Inter 1952 kaj 1965 li estis subministro, dume en la jaroj 1956 kaj 1957 duonjaron li gvidis la ministerion. En 1965 li pensiuliĝis, sed pli frue li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.