József Marschan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Marschan [jOĵef marŝan], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Marschan József Vilmos estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

József Marschan [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1803 en Hungara reĝlando en Mostenic (nuntempa Moštenica en Slovakio), li mortis en 1872 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Marschan akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1824. Post siaj studoj li laboris en diversaj minejaj kaj metalurgiaj firmaoj en la regiono. Ekde 1837 li instruis en la akademio. Li apogis la revolucion en 1848, eĉ li gvidis brigadon, kiuj faris fortigajn laborojn por fortikaĵo de Buda. En 1850 pro tiu ago li ne rajtis plu instrui kaj li iĝis trudemerito. Li vivis plu en urbo Pest ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Transport im Allgemeinen und Plan zur vortheilhaftesten Anlage der Eisen- und Häuserbahnen (1836)
  • Das Verkommen des Waschgoldes in Ungarn wie am Ural u. s. w. Wien (1855)
  • Die Lösung der finanziellen Frage Oesterrichs, mit Beziehung auf die vorzüglichen finanziellen und volkswirthschaftlichen Autoritäten und Angabe der Mittel zur Mehrung der Geldzeichen (1866)
  • Die Lösung der ungarischen Bankfrage (1872)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.