József Mezey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mezey
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1823 (1823-05-11)
en Kisléta
Morto 8-an de septembro 1882 (1882-09-08) (59-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto • fotisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Mezey [jOĵef mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey József estis hungara pentristo, poeto. Lia malofta familia nomvarianto estis Mezei.

József Mezey [1] naskiĝis la 11-an de majo 1823 en Kisléta, li mortis la 8-an de septembro 1882 en Budafok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mezey frekventis gimnaziojn en Máramarossziget kaj Szatmár, poste li estis inĝeniero (la fontoj ne mencias klare diplomon). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis armea pentristo kaj artileriano de Jozefo Bem. Post la falo li retiriĝis al Nagybánya, kie li pentradis kaj verkis poemojn. En 1850 li studis en ateliero (eble en privata lernejo) de Jakab Marastoni, poste li pentradis en Nagybánya kaj en kelkaj aliaj urboj. Tiutempe li edziniĝis. Li pentradis ankaŭ preĝejajn bildojn, sed en 1863 liaj okuloj malsaniĝis. Li ne plu pentradis, sed verkis poemojn.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Portreto pri Sándor Petőfi
  • Memportreto (1851)
  • Krisztus rabokat szabadít fel és gyermekeket gyógyít
  • Gefratoj Abonyi (1859)
  • Déli pihenő

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Poemlibro (1870, trifoje eldonita)
  • poemoj aperintaj en Hölgyfutár
  • kelkaj artikoloj en pluraj gazetoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]