József Papp (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PAPP József (pro. pap), Cs. Papp estis hungara literaturhistoriisto naskiĝinta en Makó la 10-an de aŭgusto 1858 kaj mortinta en Koloĵvaro la 15-an de oktobro 1917.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Papp debutis kiel ĵurnalisto, poste li fariĝis instruisto en 1886 en Resicabánya. En 1888 instruis en supera fraŭlinlernejo de Fiume kaj li redaktis la gazeton Fiume. En 1892 oni lokigis lin Koloĵvaron, kie en 1897 li doktoriĝis pri filologio, pli poste li fariĝis universitata privatprofesoro pri italaj lingvo kaj literaturo. Li tradukis multe el itala (Dante, Boccaccio, Goldoni).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dante lélektana a Divina Commediában (Kolozsvár, 1897);
  • Dante politikai rendszere (Kolozsvár, 1897);
  • Garibaldi emlékezete (Kolozsvár, 1907).

Fonto[redakti | redakti fonton]