Saltu al enhavo

József Tolnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TOLNAY József (TOlnaj) estis hungara akvopilkisto, ministera referanto naskita en Temesvár la 26-an de aprilo 1915 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de januaro 1945.

Tolnay estis ano de la hungara selektita akvopilkteamo, kiu en 1938 gajnis en London ĉampionecon de Eŭropo. Ĉe la Magyar Athlétikai Club (MAC) inter 1937 – 42 li estis 20-foje selektita sportisto kaj en 1943 li estis ano de la teamo, kiu gajnis la landan ĉampionecon. Dum la sieĝo de Budapeŝto li mortis pro vundo kaŭzita okaze de senminigado.