József Zimán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ZIMÁN József estis rumania hungara verkisto, ĵurnalisto. Li naskiĝis en Satmaro la 20-an de februaro 1905 kaj mortis en Kluĵo la 4-an de julio 1997.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Zimán finis kvar klasojn en bazlernejo. Li estis laboristo en ferfabriko en sia naskiĝurbo (1918–20, 1922–24). En 1922 oni elektis lin prezidanto de Ligo de Komunistaj Junuloj de Satmaro. En 1924 li estis arestita, en 1927 kondamnita en Kluĵo. Inter 1945–51 li estis partiaktivisto, inter 1948–52 librovendejestro de Librovendejo Cartea Rusă. Inter 1951–61 li laboris en redakcio de ĵurnalo Igazság de Kluĵo. Li publikis poemojn, raportaĵojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Inasok (romano, Buk. 1953);
  • Új hajtás (skizoj, rakontoj, samloke 1964);
  • Árnyékos oldal (Aŭtobiografia romano,samloke. 1976).

Fonto[redakti | redakti fonton]