Július Varinský
Aspekto
| Július Varinský | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de aprilo 1911 en Trnovec |
| Morto | 27-an de novembro 1992 (81-jaraĝa) en Hlohovec |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto |
Július Varinský, naskiĝis la 9-an de aprilo 1911 en Liptovský Trnovec - mortis la 27-an de novembro 1992 en Hlohovec . Li estis instruisto, organizanto. Li gvidis E-kursojn en Prešov (1982, 1983), Nitra kaj Poprad. Li tradukis lernolibron Zagreba metodo. Li estis kunorganizanto de la 8-a kongreso de AE SSR; en E-klubo Prešov funkciis kiel sekretario. Li estis honorigita per bronza kaj en la jaro 1983 per arĝenta insignoj de SEA.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Esperantisto Slovaka 2/93, p. 18
Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.

