Liptovský Trnovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liptovský Trnovec
hungare: Tarnóc, germane: Tharnowitz
municipo
Liptovský Trnovec el Krochva
Oficiala nomo: Liptovský Trnovec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Valkaldrono Liptova valkaldrono
Akvorezervujo Liptovská Mara
Rivero Petruška
Situo Liptovský Trnovec
 - alteco 588 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 32″ N 19° 32′ 47″ O / 49.12556 °N, 19.54639 °O / 49.12556; 19.54639 (mapo)
Areo 27,4512 km² (2 745,12 ha)
Loĝantaro 525 (31.12.2007)
Denseco 19,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1283
Plej facila aliro al Akvoparko Tatralandio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 22
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510777
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovský Trnovec
Retpaĝo: www.lipttrnovec.sk
Portalo pri Slovakio

Liptovský Trnovec (hungare Tarnóc foje Liptótarnóc, germane Tharnowitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Liptovský Trnovec situas laŭ akvorezervujo, laŭ flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1283 en formo "Tornouch". En 1429 ĝi iĝis kampurbo, en 1480 ĝi ricevis sendoganecon. En 1625 oni komputis tie 61 familiojn. En 1784 951 vilaĝanoj loĝis en 157 domoj, en 1828 1094 vilaĝanoj loĝis en 147 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarnóc 729 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovský Trnovec 587 homoj, (576 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]