Liptovská Sielnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liptovská Sielnica
hungare: Szielnic
municipo
Koliba en Liptovská Sielnica
Oficiala nomo: Liptovská Sielnica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy
Akvorezervujo Liptovská Mara
Situo Liptovská Sielnica
 - alteco 574 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 41″ N 19° 30′ 48″ O / 49.14472 °N, 19.51333 °O / 49.14472; 19.51333 (mapo)
Areo 17,238718 km² (1 723,87 ha)
Loĝantaro 631 (31.12.2010)
Denseco 36,6 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptova valkaldrono
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 23
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510653
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovská Sielnica
Retpaĝo: www.liptovskasielnica.sk
Portalo pri Slovakio

Liptovská Sielnica, hungare Szielnic [sielnic] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto estas apartenaĵo de la municipo.

Akvorezervujo Liptovská Mara, kiun tuŝas Liptovská Sielnica

Situo[redakti | redakti fonton]

Liptovská Sielnica situas laŭ akvorezervujo Liptovská Mara, laŭ traira flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 13 km. La novkonstruita municipo estiĝis post tio, kiam estis pro la akvorezervujo inundigita la devena Liptovská Sielnica. Solena malfermo de la nova Liptovská Sielnica okazis la 25-an de aŭgusto 1974. La nova municipo estas konstruita proksimume 2 km norde de la devena Liptovská Sielnica.

Burgo[redakti | redakti fonton]

Jam dum la bronzepoko tie estis tera burgo. Ŝtona fortikaĵo konstruiĝis por la reĝo proksimume en 1262, kiun baldaŭe Mateo Csák okupis. En 1397 Venceslao la 4-a, en 1441 la husanoj okupis ĝin. Fine 1474 Matiaso la 1-a plene detruis la fortikaĵon, kiu neniam rekonstruiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1256 en formo "Zelniche". Ekde la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. En 1463 Matiaso la 1-a donacis sendoganecon al la urbeto. En 1784 930 vilaĝanoj loĝis en 144 domoj, en 1828 1183 vilaĝanoj loĝis en 146 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szielnic 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptószentmiklós, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1974 la tuta municipo iomete translokiĝis pro la akvorezervujo. En 2001 vivis en Liptovská Sielnica 529 homoj, (525 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En tiam konata Szilnic naskiĝis superintendanto Ádám Lovich.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]