Jazernica
Jazernica | |
hungare: Márkfalva | |
municipo | |
Oficiala nomo: Jazernica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Rivero | Teplica |
Situo | Jazernica |
- alteco | 449 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 55′ 36″ N 18° 49′ 48″ O / 48.92667 °N, 18.83000 °O (mapo) |
Areo | 2,920703 km² (292,07 ha) |
Loĝantaro | 308 (31.12.2010) |
Denseco | 105,45 loĝ./km² |
Valkaldrono | Turčianska kotlina |
Unua skribmencio | 1361 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 44 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512320 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Jazernica | |
Retpaĝo: www.jazernica.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Jazernica, hungare Márkfalva estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jazernica situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kremnica-Martin. Turčianske Teplice troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la frua bronzepoko. Dum la hungara dominado 2 najbaraj vilaĝoj formiĝis. La unua mencio okazis pri vilaĝo Jezernic en 1361 en hungara formo "Zarnouchamelleky", poste en 1417, kiel "Jezerniche". La kampoj apartenis al familio Jezerniczi. En 1785 87 vilaĝanoj loĝis en 14 domoj, en 1828 151 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj. Baldaŭe ĝi unuiĝis kun la alia vilaĝo, kiu aperis en 1324. Ĝi skribiĝis unuafoje en 1412 en hungara formo "Markfalua". La kampoj apartenis al familio Márkfalvi. En 1785 17 vilaĝanoj loĝis en 3 domoj, en 1828 33 vilaĝanoj loĝis en 4 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jezericz-Markovicz, kiu aludis ambaŭ vilaĝojn, poste la unueca vilaĝo ricevis pli mallongan nomon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Márkfalva 193 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Stubnyafürdő, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jazernica 265 homoj, (259 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo el la 15-a jarcento, la ala altaro pretiĝis en 1517
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Márkfalva naskiĝis hungara kuracisto Zoltán Horn.