Breza (distrikto Námestovo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Breza (apartigilo)
Breza
hungare: Breza
municipo
Oficiala nomo: Breza
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Námestovo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Rivero Blanka Oravo
Situo Breza
 - alteco 657 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 07″ N 19° 23′ 05″ O / 49.38528 °N, 19.38472 °O / 49.38528; 19.38472 (mapo)
Areo 22,523 km² (2 252,3 ha)
Loĝantaro 1 584 (31.12.2010)
Denseco 70,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1593
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 029 53
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj NO
NUTS 509591
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Breza (okres Námestovo)
Retpaĝo: www.breza.sk
Portalo pri Slovakio

Breza (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Breza etendiĝas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Námestovo troviĝas je 9 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1593. Ĝi estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1580, fare de loĝigo de loĝantoj el Lokca, surbaze de valaĥia rajto. Ĝi apartenis al Oravia senjoraro kaj administris ĝin heredaj vilaĝestroj. En 1761 400, en 1778 520 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 1180 vilaĝanoj loĝis en 171 domoj, en 1867 1005 vilaĝanoj (200 familioj) loĝis. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa (=malbona). En 1831 kaj en 1873 multaj mortis pro ĥoleroj. En 1818 kaj en 1958 inundoj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Breza 959 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námestovo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Breza 1468 homoj, (1461 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Breza naskiĝis hungara aktoro Vilmos Szilágyi.