Sklené (distrikto Turčianske Teplice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sklené
Sklené
hungare: Turócnémeti, germane: Glaserhaj
municipo
Sklené vintre
Oficiala nomo: Sklené
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Turčianske Teplice
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Hauerlando
Parto de Turiec
Montaro Slovaka mezmontaro
Rivero Turiec
Situo Sklené
 - alteco 670 m s. m.
 - koordinatoj 48° 47′ 11″ N 18° 49′ 58″ O / 48.78639 °N, 18.83278 °O / 48.78639; 18.83278 (mapo)
Areo 40,50 km² (4 050 ha)
Loĝantaro 751 (31.12.2010)
Denseco 18,54 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Kremnické vrchy
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 47
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TR
NUTS 512605
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Sklené, Turčianske Teplice District
Retpaĝo: www.obec-sklene.sk
Portalo pri Slovakio

Sklené (hungare Turócnémeti germane Glaserhaj) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sklené situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Handlová-Kremnica. La lasta urbo troviĝas je 14 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1367 en formo "Sceklenner Lehota". En 1715 1270 vilaĝanoj loĝis en 104 domoj, en 1828 1563 vilaĝanoj loĝis en 122 domoj. Vitrofarejo longe funkciis apud la vilaĝo. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szklenó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Turócnémeti 2660 homoj, (2555 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis slovakoj el Hungario kaj Rumanio. En 2001 vivis en Sklené 816 homoj, (776 slovakoj, 27 germanoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]