Vlachy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlachy
hungare: Nagyolaszi
municipo
Oficiala nomo: Vlachy
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Partoj Vlašky, Krmeš
Rezervujoj Akva rezervujo Bešeňová, Liptovská Mara
Rivero Váh
Situo Vlachy
 - alteco 532 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 35″ N 19° 28′ 31″ O / 49.09306 °N, 19.47528 °O / 49.09306; 19.47528 (mapo)
Areo 11,2239 km² (1 122,39 ha)
Loĝantaro 620 (31.12.2010)
Denseco 55,24 loĝ./km²
Valkaldrono Liptova valkaldrono
Unua skribmencio 1262
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 13
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 511153
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Vlachy
Retpaĝo: www.obecvlachy.sk
Portalo pri Slovakio

Vlachy, hungare Nagyolaszi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vlachy situas laŭ akvorezervujo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo skribe okazis en 1262 latine "villa Latina", laŭ la tiama hungara ortografio "Olozi". Francoj el la nuntempa Belgio fondis la vilaĝon fine de la 12-a jarcento. En 1784 vivis tie 202 homoj en 20 domoj, en 1828 195 homoj en 25 domoj. En 1910 en Nagyolaszi loĝis 198 loĝantoj (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri olasz (= italo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

La nomparton "olasz", kiu signifas "italo", havas aŭ havis ankaŭ aliaj lokoj en la iama Hungara Reĝlando.