Oravské Veselé
Oravské Veselé | |
hungare: Veszele | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Oravské Veselé | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Námestovo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oraviaj Beskidoj |
Situo | Oravské Veselé |
- alteco | 749 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 28′ 23″ N 19° 22′ 58″ O / 49.47306 °N, 19.38278 °O (mapo) |
Areo | 41,210 km² (4 121 ha) |
Loĝantaro | 2 865 (31.12.2010) |
Denseco | 69,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1629 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 029 62 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | NO |
NUTS | 509931 |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.oravskevesele.sk | |
![]() |
Oravské Veselé, hungare Veszele [vesele] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Oravské Veselé etendiĝas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Námestovo troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1629 en formo "Weszele". En 1659 oni komputis tie 817 loĝantojn. En 1682 la unuigita pola kaj litova armeo detruetis la vilaĝon. En 1703 302, en 1778 jam 1234 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 1323 vilaĝanoj loĝis en 365 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Veszele 1818 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Námesztó, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Oravské Veselé 2661 homoj, (2642 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de Elizabeto de Hungario de 1815
- kapelo el la 18-a jarcento
- kapelo el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Veszele naskiĝis hungara geologo Dénes Mednyánszky.