Horný Hričov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horný Hričov
hungare: Felsőricsó, germane: Oberhritschau
municipo
Sonorilturo en Horný Hričov
Oficiala nomo: Horný Hričov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Rezervujo Akvorezervujo Hričov
Rivero Váh
Situo Horný Hričov
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 18″ N 18° 39′ 19″ O / 49.25500 °N, 18.65528 °O / 49.25500; 18.65528 (mapo)
Areo 5,781646 km² (578,16 ha)
Loĝantaro 761 (31.12.2011)
Denseco 131,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1208
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 42
Telefona antaŭkodo +421-41
NUTS 517593
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Horný Hričov
Retpaĝo: www.obechornyhricov.sk
Portalo pri Slovakio

Horný Hričov (hungare Felsőricsó [felŝOriĉO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Horný Hričov situas laŭ maldekstra bordo de Váh (kontraŭe Svederník etendiĝas), laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo Vrútky-Bratislavo. Žilina troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1208 en formo "Rizoi". La hungara loknomo "Felsew Rihcho" aperis en 1469. En 1598 oni komputis tie 18 domojn. En 1720 12 familioj pagis impostojn. En 1784 374 vilaĝanoj (85 familioj) loĝis en 63 domoj, en 1828 487 vilaĝanoj loĝis en 61 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőricsó 424 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1920 kaj post 4 jaroj incendioj okazis. En la 1930-aj jaroj seguzino kaj 2 brikouzinoj funkciis. En 2001 vivis en Horný Hričov 776 homoj, (767 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]