Pokryváč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pokryváč
hungare: Pokrivács
municipo
Oficiala nomo: Pokryváč
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Dolný Kubín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Montaro Oravia montetaro
Situo Pokryváč
 - alteco 633 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 08″ N 19° 23′ 34″ O / 49.20222 °N, 19.39278 °O / 49.20222; 19.39278 (mapo)
Areo 3,900364 km² (390,04 ha)
Loĝantaro 173 (31.12.2010)
Denseco 44,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1583
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 026 01
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj DK
NUTS 509990
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Pokryváč
Retpaĝo: www.obecpokryvac.sk
Portalo pri Slovakio

Pokryváč (hungare Pokrivács [pokrivAĉ]) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pokryváč situas laŭ traira flankovojo. Dolný Kubín troviĝas je 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1593 en formo "Rastoczna", sed post 5 jaroj aperis "Pokrywacz", kiel preskaŭ la nuna formo. En 1715 oni komputis tie 160 loĝantojn. En 1778 302 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 302 vilaĝanoj loĝis en 51 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pokrivács 203 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1933 ĉiuj domoj forbrulis pro incendio. En 2001 vivis en Pokryváč 193 homoj, (ĉiuj slovakoj).