Likavka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Likavka
hungare: Likavka
municipo
Likavka
Blazono
Oficiala nomo: Likavka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy
Riveroj Váh, Likavka
Situo Likavka
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 27″ N 19° 18′ 38″ O / 49.09083 °N, 19.31056 °O / 49.09083; 19.31056 (mapo)
Areo 18,261484 km² (1 826,15 ha)
Loĝantaro 3 090 (18.08.2010)
Denseco 169,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1315
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 95
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
NUTS 510599
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Likavka
Retpaĝo: www.likavka.sk
Portalo pri Slovakio
Likavka vintre
Burgo Likavka

Likavka (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Likavka situas laŭ dekstra bordo de Váh (kun ponto), laŭ fervojo Žilina-Poprad, laŭ ĉefvojo Dolný Kubín-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 1 km en la alia riveroflanko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la burgo en 1397, tiam morava markgrafo okupis ĝin. Post 2 jaroj Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) reokupis ĝin. En 1341 incendio okazis, sed post 9 jaroj jam renoviĝis. La husanoj okupis ĝin en 1431, poste Matiaso la 1-a reokupis ĝin, kiu ofte li pasigis tie tempojn por ĉasadi. Ankaŭ lia filo Johano Korvin ofte libertempis tie. Pro ordono de Francisko Rákóczi la 2-a oni detruis la fortikaĵon en 1707.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1341, kiel apartenaĵo de la burgo. En 1549 oni komputis tie 14 familiojn pagantajn impostojn, segilejon kaj muelejon. Post 51 jaroj oni komputis 23 loĝatajn kaj 17 neloĝatajn domojn kaj akvomuelejon. En 1715 16 familioj pagis impostojn. En 1787 883 vilaĝanoj loĝis en 89 domoj, en 1828 1228 vilaĝanoj loĝis en 179 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Likavka 2153 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó (historia departemento), al distrikto de Rózsahegy, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la partizanoj la faŝistoj murdis 11 loĝantojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]