Turany
Turany | ||
hungare: Nagyturány | ||
municipo | ||
Evangelia preĝejo en Turany
| ||
|
||
Oficiala nomo: Turany | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Martin | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Turiec | |
Montaro | Malgranda Fatro | |
Riveroj | Váh, Vážský kanál | |
Situo | Turany | |
- alteco | 406 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 06′ 53″ N 19° 02′ 08″ O / 49.11472 °N, 19.03556 °O (mapo) | |
Areo | 46,7473 km² (4 674,73 ha) | |
Loĝantaro | 4 389 (31.12.2011) | |
Denseco | 93,89 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1319 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 038 53 | |
Telefona antaŭkodo | +421-43 | |
Aŭtokodoj | MT | |
NUTS | 512681 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Turany | ||
Retpaĝo: www.turany.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Turany (hungare Nagyturány [nadjturAnj]) estas granda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Turany situas sur insulo de Váh, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žilina-Ružomberok.Martin troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1319, poste en 1341 en formo "Turan". En 1397 ĝi ricevis privilegiojn pri muelado, fiŝado kaj arbohakado, baldaŭe pri bazarado jare po 3. Tio signifis tion, ke la vilaĝo jam iĝis kampurbo. En 1557 48 familioj pagis impostojn. En 1610 350 loĝantoj loĝis en 70 domoj, en 1715 540 loĝantoj loĝis en 108 domoj, en 1784 1450 loĝantoj loĝis en 254 domoj, en 1828 1850 loĝantoj loĝis en 161 domoj. En 1788 inundo, en 1796 incendio okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Turan, poste aldoniĝis "nagy" (=granda) pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyturány 1974 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Turany 4444 homoj, (4402 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Galo menciite unuafoje en 1367, en 1636 ĝi renesanciĝis, en la 18-a jarcento la internaĵoj barokiĝis
- luterana preĝejo de 1933
- luterana klasikisma paroĥo de 1818
- sinagogo el la 19-a jarcento