JEFO-Vikio
(Alidirektita el JEFO-vikio)
La JEFO-Vikio estas vikio por la membroj de la Junulara Esperantista Franca Organizo.
Fakte ekzistas du vikioj :
- La unua estas labor-vikio. Ĝia celo estas provizi laborejon por inviti la membrojn de la asocio kunlabori pri diversaj agadoj: redaktado de tekstoj, demandaroj kaj respondaroj, preparo de eventoj.
- La dua estas publika vikio. Temas pri kultura portalo por franclingvaj lernantoj de esperanto. Ĝi ekzistas ekde novembro 2006.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Publika JEFO-Vikio Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine