Jacob Neusner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacob Neusner estas unu el la samtempaj plej eminentaj figuroj de la "konservativa judismo". Li vivas en Rhinebeck, New York kaj naskiĝis la 28-an de julio 1932 en Hartford.

J.Neusner instruiĝe formiĝis ĉe la universitato de Harvard, Jewish Theological Seminary of America, de Oxford, kaj ĉe la universitato de Columbia. Post la ordiniĝo al rabinado, li profesore lekciis, interalie, ĉe Bard College, ĉe la universitato de Columbia, de Wisconsin-Milwaukee, de Brandeis, ĉe Dartmouth College, en universitato Brown kaj ĉe University of South Florida. Kaj ĉe aliaj studcentroj. Li famas kiel historiisto kaj teologo de la judismoj.

Objektoj kaj kritika metodo de J. Neusner

La kulturaj kampoj de Neusner estas vastega. Ĝenerale liaj studoj turniĝas ĉirkaŭ la rabena judismo de la tempoj de formiĝo de la Miŝnao kaj Talmudo pionire alproksimigante la rabenajn tekstojn per la formala kritikismo. Granda parto de lia laboro taskiĝis en la dekonstruo de la tiama scienca principo laŭ kiu la rabena judismo estis unika religia movado ene de kiu la diversaj rabenaj tekstoj estis elaboritaj. Neusner, male, rigardas ĉiun rabenecan dokumenton kiel esplorendan elementon individuan kiu povas lumi nur la judismojn de la naskiĝlokoj kaj la apartan judismon de ĝiaj aŭtoroj. Lia Judaism: The Evidence of the Mishnah (Ĉikago, 1981, tradukita al la hebrea kaj itala) reprezentas la fundamenton de lia scienca metodo kaj estas la unua de la diversaj volumoj koncernantaj la multajn dokumentojn de la rabena kanono.

La metodo de Neusner, kiu konsistas en la esploro pri ĉiu individua dokumento en si mem, sen ĝin kontekstigi kun aliaj dokumentoj de la sama epoko aŭ de la sama ĝenro, al li inspiris serion de studoj pri la maniero per kiu la judismo kreis konceptajn kategoriojn kaj pri la maniero per kiu tiuj kategorioj refrencis unu al la alia, ankaŭ kiam ili aperas malsamaj en ĉiu aparta rabena dokumento individue konsiderita. La laboro de Neusner montras, ekzemple, kiel judismo estas profunde integrita en la Pentateŭko, kiel la irvojo per kiu la konceptoj de «merito» kaj «pureco» konstantas en judismo, kaj kiel la klasika judismo asimilis kaj transcendis la detruon de Jerusalemo de la jaro 70 de la nova epoko.

Neusner tradukis al la angla lingvo preskaŭ la tutan rabenan kanonon. Tiuj verkoj malfermis al aliron al diversaj rabenaj dokumentoj por la esplorantoj kiuj kompetentas en aliaj studkampoj sed ne tiom en la hebrea kaj aramea lingvoj. La traduka tekniko utiligas tiun kiun oni nomas "Harvard-outline" kiu per specifa metodo celas, en la rabenaj tekstoj, komprenigi al tiuj kiuj ne spertas pri la Talmuda rezonada kutimo, la manieron laŭ kiu sin interligas la temoj.

La ininiciato de Neusner celas igi ebla la humanisman kaj samtempe laŭhebrean saĝan legadon de la klasikuloj de judismo. Neusner pasas el la studo pri la teksto al la konteksto: nome pritraktas iun religion ĝin trakritikante en ĝia socia medio kiel afero karakterizanta aron de personoj, anstataŭ kiel amaso de krederoj kaj opinioj.

Rilatoj judo-kristanaj

La verkoj de Neusner pri la rilatoj inter judoj kaj kristanoj naskis kleregan teologian dialogon kun Benedikto la 16-a, pro kio li menciiiĝas per la titolo de “rabeno preferata de la papo” [1] (Artikolo de TIME). Tiu ĉi lin ofte citas en sia verko Jesuo el Nazareto.

La sinteno, tamen, de Jacob Neusner rilate kristanismon, kvankam impregnita de granda respekto kaj admiro, restas kritika kaj neakceptema pro la prezentiĝo de Jesuo kiel Difilo enkarniĝinta. El lia romana-teologia “intervjuo al Jesuo”, en kiu estas elpensate ke rabeno sendita intervjui Jesuon revenas raporti la sendintojn per jenaj konkludoj:

“Kion la intervjuito forgesis (de la Torao)?”

“nenion!”.

“Kion li aldonis, tiam?”

“Sin mem”.

(El kio dedukteblas ke la Torao jam havas ĉion, Jesuo estas superflua. Li povas utili kiel vojo por konigi la Toraon de la unuka Kreinta Dio al la gentoj).

Verkoj de Jacob Neusner

Neusner publikigis sennombrajn diversaspektajn prireligiajn verkojn precipe koncernantajn la historion kaj teologion de la klasika rabena judismo. Li estas celebrita kiel unu el plej fekundaj aŭtoroj kun pli ol 900 verkoj. Oni tion vidu en [2].