Jacques Lemercier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacques LEMERCIER (naskiĝinta ĉirkaŭ 1585; mortinta en 1654) estis arkitekto de la franca renesanco.

Li konstruis multajn preĝejojn por la Jezuitoj. Li konstruis la loĝejon de Kardinalo Richelieu en Parizo (poste la Reĝa Palaco — france Palais Royal), kaj la tutan urbeton Richelieu en la departemento Indre-et-Loire. Ludoviko la 13-a dungis lin por ekplani la pligrandigon de la ĉasloĝejo ĉe Versajlo, sed tiun projekton fakte realigis aliaj arkitektoj (precipe Louis Le Vau kaj Jules Hardouin-Mansart) sub la glora posta reĝo Ludoviko la 14-a.