Jagerswijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jagerswijk
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 10′ N, 6° 49′ O (mapo)53.171676.81194Koordinatoj: 53° 10′ N, 6° 49′ O (mapo) [+]
Jagerswijk (Nederlando)
Jagerswijk (Nederlando)
DEC
Jagerswijk
Jagerswijk
Situo de Jagerswijk

Map

vdr

Jagerswijk, groninge Joagerswiek, antaŭe Jouwerswijk, estas setlejo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. Ĝi situas inter Sappemeer kaj Achterdiep je la Noordbroeksterstrato. La setlejo nuntempe estas dividita en du partoj pro la nova Winschoterdiep. La parto norde de la kanalo estas parto de la kvartalo Sappemeer-Noord. Tiun nomon ankaŭ mencias la nomŝildoj.

La nomo Jagerswijk estas koruptiĝo. La kvartalo en kiu situas la setlejo origine estis konstruita de koloniistoj el Joure, la origina nomo estis Jouwerswijk, en la groninga dialekto tio fariĝis Jauwerswiek, el kio formiĝis Jagerswijk. Al Jagerswijk oni kalkulis ankaŭ parton de Spitsbergen.

La Jagerswijk kaj la Achterdiep oni konstruis en 1630 por la torfotransporto el la torfejoj de Sappemeer.

Stratvido