James Krüss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lernejo nomita honore al James Krüss

James KRÜSS (naskiĝis la 31-an de majo, 1926, mortis la 2-an de aŭgusto, 1997) estis germana verkisto.

Kiel filo de elektrikisto li naskiĝis sur la insulo Helgoland. Li studis por fariĝi instruisto, sed neniam laboris en tiu ĉi profesio, ĉar li post siaj unuaj literaturaj provoj preferis vivteni sin de la verkado.

La verkaro de James Krüss konsistas ĉefe el romanoj, rakontoj kaj radiodramoj por infanoj kaj junuloj. Ili krom fantastaj kaj humuraj elementoj ankaŭ montras socikritikajn trajtojn. Tion bonege elmontras la ruza oka strofo de la poemo Das Königreich von Nirgendwo (La Regno de Nenie), al kiu estas ligilo pli sube. Unu el liaj plej famaj verkoj estas la porinfana romano Timm Thaler oder Das verkaufte Lachen. Inspirite de la rakonto La mirinda historio de Petro Schlemihl de Adelbert von Chamisso li rakontas pri orfa knabo, kiu vendas sian ridon, por povi vivi sen materiaj zorgoj.

James Krüss mortis en Tafira Alta, Kanariaj Insuloj.

Listo de verkoj

  • Der Leuchtturm auf den Hummerklippen (rakonto, 1956)
  • Mein Urgroßvater und ich (romano, 1959)
  • Timm Thaler oder Das verkaufte Lachen (romano, 1962)
  • Mein Urgroßvater, die Helden und ich (romano, 1967)
  • Timm Thalers Puppen oder Die verkaufte Menschenliebe (romano, 1979)
  • Nele oder Das Wunderkind (1986)

Eksteraj ligiloj