Adelbert von Chamisso
Adelbert von Chamisso | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt Adelbert von Chamisso | |||||
Naskonomo | Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt | ||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1781 en Châlons-en-Champagne | ||||
Morto | 21-an de aŭgusto 1838 (57-jaraĝa) en Berlino | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Friedhof III der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Frederikstrato vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio • Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino • Franca Gimnazio de Berlino vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hippolyte de Chamisso vd | ||||
Edz(in)o | Antonie Piaste vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • poeto • filikisto • briofitologo • verkisto • natursciencisto • zoologo • esploristo • kuratoro • botanika kolektisto • oficiro vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco • zoologio vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Aktiva dum | 1815–1838 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La mirinda historio de Petro Schlemihl vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adelbert von CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide de CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la 30-an de januaro 1781 en la kastelo Boncourt en Francio, mortis la 21-an de aŭgusto 1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.
Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.
Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.
Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.
Verkoj[redakti | redakti fonton]

- Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
- Gedichte (poemoj, 1831)
- Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
- Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)
Verkoj kiuj aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]
- La Mirinda Historio de Petro Schlemihl, Adelberto de Chamisso. El la germana originalo trad. Eugen Wüster - Leipzig: Hirt, 1922. – 82 p. - (Internacia Mondliteraturo; 7)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://gutenberg.spiegel.de/autoren/chamisso.htm
- http://humboldt.mpiwg-berlin.mpg.de/Chamisso1_LISE/index_en.html Arkivigite je 2006-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://humboldt.mpiwg-berlin.mpg.de/Chamisso2_LISE/index_en.html
- http://www.bosch-stiftung.de
