Jamna-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jamna-kulturo en Eŭropo, 4. jarmilo a.K.

La Jamna-kulturoJamnaja-kulturo (la nomo venas el adjektiva formo de la rusa vorto яма, „fosaĵo”) estis malfrua kuproepoka – frua bronzepoka kulturo en ĉirkaŭo de riveroj Bug, Dnestro kaj Uralo. La kulturo ekzistis de la 36 ĝis la 23-a jarcentoj a.K., kiel unuperiodo de la kurgan-kulturo. Ĝin formis karakterize ĉasistoj-bredistoj; nur en ĉirkaŭo de riveroj okazis kultivado de agro. Postrestis spuroj de kelkaj konstruaĵoj el grundo. La Jamnaja-kulturo estis posteulo de Hvalinski-kulturo ĉe meza parto de Volgo kaj Srednij-Stog-kulturo ĉe meza parto de Dnepro. El la Jamna-kulturo evoluis en okcidento la katakomba kulturo, en oriento la Srubna-kulturo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĉefa karakterizaĵo estas la entombigo en kurganoj. La kadavroj estis metitaj en la tombejon per klinitaj genuoj kaj estis kovritaj per okero. En la kurganoj, la arĥeologoj trovis eĉ plurajn hom-restaĵojn kelkajn eĉ el pli postaj entombigoj. Oni kunmetis en la tombejon oferitajn (dom)bestojn, kiu estas ankaŭ karakterizaĵo de la pra-indoeŭropa kaj pra-indoirana kulturoj.

Kurgan-hipotezo[redakti | redakti fonton]

Marija Gimbutas en sia kurgan-hipotezo identigas la Jamna-kulturon kun la malfrua pra-hindeŭropa kulturo. Tiu kaj la antaŭaj Srednij-Stog-kulturo kaj Hvalinski-kulturo estas ebla prahejmo de la pra-hindeŭropa lingvo (Urheimat).