Jan Žižka (filmo, 1955)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Žižka estas ĉeĥoslovaka ludata filmo de reĝisoro Otakar Vávra filmita en la jaro 1955 laŭ motivoj de verko de verkisto Alois Jirásek. Temas pri la dua parto de filma husmovada trilogio. La okazintaĵoj de tiu ĉi historia filmo, kiu ligas al filmo Jan Hus, okazas en dislimejo de jaroj 1419 kaj 1420. La centra motivo estas akriĝo de situacio en Bohemio post ŝtiparumo de Jan Hus kaj popola ribelo kontraŭ papa aŭtoritateco kaj kontraŭ nova reĝo Sigismondo Luksemburga. Frunte de tiu ĉi rebelio staras fervora pastro Jan Želivský kaj adjutanto de la reĝo kaj pli posta hetmano Jan Žižka.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekde la morto de Jan Hus pasis kvar jaroj. Sed la vortoj de Hus vivas plu, la praga popolo ribelas postulante de la reĝo justecon. Ankaŭ en provincoj oni kunvenas kaj la plej granda kunveno estas kunvokita sur monton Tábor. En Prago kreskas spirito de la ribelo inciata de Jan Želivský. Post atako je Novurba urbodomo starigos en frunton de la popolo Jan Žižka el Trocnov, la ĝisnuna komandanto de gardistaro de la reĝo. La lando apartiĝas en du tendarojn. Tábor fariĝas centro de la historia movado. La 25-an de marto 1420 estas okazinta ĉe Sudoměř glora batalo, en kiu korpusoj de Žižka venkis multoblan superforton de "feraj sinjoroj".