Batalo ĉe Sudoměř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo ĉe Sudoměř

Batalo ĉe Sudoměř estis la unua pli signifa armea kunpuŝiĝo dum husana revolucio. En marto de 1420 Břeněk ze Švihova kaj Jan Žižka transŝoviĝis kun 400 infanterianoj, 9 rajdistoj kaj 12 veturiloj el Plzeň ĝis Tábor. Ili estis persekutataj de strakonicaj kruckavaliroj kaj ilian vojon fortranĉis plua taĉmento direkte de Písek. La 25-an de aprilo de 1420 ili estis ĉe Sudoměř ĉirkaŭigitaj en tereno, kiu taŭgis por atako de rajdistaro. Unusolan ŝancon donis nur pozicio inter du fiŝlagoj, el unu el ili la akvo estis ellasita. La atako eblis sole sur digo, kiun la husanoj baris per veturiloj. Ili ekvilibrigis tiel malavantaĝon de sia malgranda nombro. La unua atako de la peza rajdistaro estis repuŝita kaj la alian atakon la kavaliroj gvidis tra ŝlima fundo de la ellasita fiŝlago. Iliaj ĉevaloj tie haltis, do la atako estis plu gvidita piede. Nebulo kaj vesperkrepusko decidis la batalon utile al la husanoj, kiuj limigis por repuŝo de la atako. Ili ja emis persekuti la malamikojn, sed sen rajdistaro ili povis eĉ ne provi tion. Cetere, ili atingis sian celon, la vojon al Tábor ili havis malfermita. La husanoj en tiu ĉi batalo uzis ne nur la terenon, sed unuafoje ili uzis ankaŭ migrantajn remparojn – veturilremparon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]