Sudoměř (Čejetice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sudoměř
Sudoměř
vilaĝo
Monumento de Jan Žižka
Oficiala nomo: Sudoměř
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Strakonice
Administra municipo Čejetice
Historia regiono Bohemio
Domoj 42 2011
Situo Sudoměř
 - alteco 383 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 31″ N 14° 03′ 50″ O / 49.24194 °N, 14.06389 °O / 49.24194; 14.06389 (mapo)
Katastro 4,03 km² (403 ha) Sudoměř u Čejetic
Loĝantaro 94 (2021)
Denseco 23,33 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 386 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sudoměř (Čejetice)
Retpaĝo: www.obec-cejetice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Sudoměř (trajna haltejo Sudoměř u Písku) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Čejetice en distrikto Strakonice. Ĝi troviĝas proksimume 10 km oriente de urbo Strakonice. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 42 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 94 loĝantoj.

Sudoměř situas en katastra teritorio Sudoměř u Čejetic kun areo 4,03 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1318.

Batalo ĉe Sudoměř[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo ĉe Sudoměř.

Proksime de Sudoměř, ĉe fiŝlago nomata Škaredý, la 25-an de marto 1420 okazis batalo ĉe Sudoměř. Estis ĉi tie soldataro de Jan Žižka el Trocnov, kiu onidire havis sole 400 viroj kaj virinoj kontraŭ dumila kruckavalira superforto. La reĝa soldataro persekutis husanojn, kiuj haltis sur digo inter enlasita kaj ellasita fiŝlagoj. La rega soldataro komencis proksimiĝis al ili tra la ellasita fiŝlago, sed ĉar la soldatoj estis vestitaj en pezan kirasaĵon kaj havis pezajn armilojn, ili komencis enprofundiĝi en marĉon. Poste jam sufiĉis, por ke la husanoj, kiuj estis malpezaj kaj ne trafaliĝis, mortigu la soldatojn per siaj armiloj. Memorindaĵo de tiu ĉi batalo estas 16 metroj alta monumento de Jan Žižka konstruita el ŝtonaj kvadroj sur la loko de la batalo, kiun kreis Emanuel Julian Kodet helpe de konstruisto František Kulíř en la jaro 1925.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869217
1880222
1890211
1900226
1910221
1921208
JaroLoĝantoj
1930206
1950172
1961148
1970121
1980107
199185
JaroLoĝantoj
200163
201174
202194

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]