Jan Dzierżon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Dzierżoń

Jan Dzierżoń (germana skribo Johann Dzierzon) (naskiĝis la 16-an de januaro 1811 en Łowkowice (distrikto Kluczborski), mortis la 26-an de oktobro 1906 samloke) – silezia pastro, abelisto kaj sciencisto. Nomata "patro de la nuntempa abelbredado”.

Naskiĝis en pola familio setliĝinta en Łowkowice. Nomo de lia praavo Jerzy Dzierżoń (1717-1800) aperas en la plej malnova pola kroniko de Łowkowice. Pastro Jan Dzierżoń kultivis polecon kaj konsideris sin polo.

Jan Dzierżoń dum 70 jaroj sin dediĉis al abelbredado. Liaj du fundamentaj atingaĵoj estas invento de la konstru-principoj de abelujo kun movebla konstruaĵo kaj malkovro de partenogenezo. Li revoluciigis abelbredadon, signife pligrandigante produktadon de mielo gajnis la mondan famon.