Jan Nepomuk Štěpánek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Vilímek: J. N. Štěpánek

Jan Nepomuk ŠTĚPÁNEK (naskiĝis la 19-an de majo 1783 en Chrudim - mortis la 12-an de februaro 1844 en Praha) estis ĉeĥa verkisto de historiaj dramoj. Lia nepo estis granda ĉeĥa aktoro Zdeněk Štěpánek.


Li devenis el riĉa familio, studis filozofion, organizis la ĉeĥan teatran vivon. Li prizorgis regulajn spektaklojn, verkis, tradukis kaj adaptis ĉirkaŭ 140 dramojn. Aliflanke lia monopolo bremsis klopodojn de novaj generacioj. Plej gravaj estas liaj originaj komedioj.

Verkoj

  • Obležení Prahy od Švejdů (Sieĝo de Prago fare de svedoj, 1812)
  • Břetislav První, český Achilles (Břetislav la Unua, ĉeĥa Aĥileo, 1813)
  • Čech a Němec (Ĉeĥo kaj Germano, 1816)
  • Pivovár v Sojkově (Bierfarejo en Sojkov, 1823)
  • Berounské koláče (La kukoj de Beroun, 1818)