Janan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yan'-an estas urbo en provinco Ŝenhsi, en norda Ĉinio, sur dekstra rivero Yen kun ĉ. 110.000 loĝantoj (2004). La urbo estas simbolo de la ĉina komunista revolucio.

Ĝi estis grava limurbo dum jarcentoj, sed malgraviĝis ekde la 15-a jc. Tie okazis inter 1864 kaj 1875 muslimaj ribeloj, en la 1870-aj, 1920-aj, 1930-aj jaroj okazis malsategoj.

La urbo estas grava por la ĉina komunista historio, ĉar la forpelitaj komunistoj alvenis la urbon post la 10.000 km-a „Longa Marŝo” (1934–35). La komunistoj havis tie la ĉefsidejon dum la kontraŭjapana milito (1937–45) kaj dum la enlanda milito. La loĝkavoj, fositaj en la montaran flankon, estas hodiaŭ memorlokoj.

Oni okupiĝas en la urbo precipe pri lanoteksado.