Jancjuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yangquan estas urbo en Ĉinio, en orienta parto de provinco Shanxi, okcidente de Tai-hang-montaro, en prefektujo Chin-chung, kun ĉ. 420.000 loĝantoj. Ĝi havis dum sia historio strategian rolon, ĉar de ĉi tie oni povis regi vojojn al la norda, kaj nordokcidenta partoj de la ĉina imperio.

La urbo estis sensignifa ĝis la konstruo de la fervojo inter Sichiachuang kaj Tajjüan, kiam ĝi iĝis trafika knotopunkto. Ankaŭ kruciĝas tie publikaj aŭtovojoj.

Pro la tiea karbominado, ĝi iĝis minurbo kaj poste aperis eĉ la ŝtal-industrio.

Oni minas ekde 1949 antraciton, ferercon, piriton kaj fajrorezistan argilon.