Jantikovo
Jantikovo | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 429290 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 243 (1959) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 31′ N, 47° 47′ O (mapo)55.5136147.777642Koordinatoj: 55° 31′ N, 47° 47′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Jantikovo (ruse Янтиково, ĉuvaŝe Тӑвай) estas vilaĝo en Ĉuvaŝio, administra centro de distrikto de la Ĉuvaŝa Respubliko ekde 1935.
La vilaĝo troviĝas je 25 km de Kanaŝ, tra kiu estas konekto al aliaj partoj de la Respubliko. Ĉeboksari situas je 104 km. Loĝantaro de Jantikovo nombris 3,8 mil homoj (1999). La nemultaj entreprenoj funkcias en agrikultura tereno. En la vilaĝo dominas unuetaĝaj domoj. En la centro de la vilaĝo estas kelkaj du-tri etaĝaj ŝtonkonstruaĵoj.
En la vilaĝo funkcias mezlernejo, porinfana artlernejo, teknika liceo de Kazana teknologia universitato, centro de antaŭuniversitata preparado de Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato, pedagogia klaso de Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato. En la vilaĝo estas regiona muzeo, 2 bibliotekoj, kultura centro, aperas la distrikta ĵurnalo «Ял ĕçченĕ» en la ĉuvaŝa lingvo.