Jarcentŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1900 partiturkovraĵo reflektanta la optimismon de la epoko pri pli bona estonteco tra teknologia progreso.

Jarcentŝanĝocentjara turniĝo estas termino por indiki transiron de iu jarcento al la sekva. La termino priskribas nedifinitan tempodaŭron, kiu povas etendiĝi dum la fina periodo de unu jarcento, la komenco de la venonta jarcento, aŭ periodo kiu etendiĝas de la fino de unu jarcento ĝis la komenco de la sekva jarcento. Tio estas, se la frazo estas uzata en la 19-a-jarcenta turnopunkto ĝi rilatas al dato ĉirkaŭ la jaro 1800 (povas esti de 1781 ĝis 1820 kun etaj devioj al ambaŭ flankoj rezultantaj de historiaj okazaĵoj).

Tiel la turno de la 18-a jarcento estas la jaroj de 1681 ĝis 1720; la turno de la 19-a jarcento de 1781 ĝis 1820; la turno de la 20-a jarcento de 1881 ĝis la komenco de la unua mondmilito en 1914 (aŭ ĝis la fino de tiu milito / Oktobra Revolucio en 1917); kaj la turno de la 21-a jarcento de 1981 ĝis 2020 (verŝajne la Kronvirusa pandemio de 2019-2021). Elstare, tiu periodo de 1980 ĝis 2020 ankaŭ estas nomita la Jarmilŝanĝiĝo, kiel ankaŭ la periodo inter 981 kaj 1020 estas same nomita. Kiam oni volas esti preciza, la periodo de la transiro al la 21-a jarcento estas nomata "turno de la tria jarmilo". Kiam oni ne rilatas al specifa jarcento, la referenco estas kutime al la turno de la 20-a jarcento aŭ en sia franca nomo Fin de siècle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • La Ora Epoko (1869-1896)
  • Fin de siècle
  • Ciferecepoko
  • Jarmilŝanĝo aŭ miljara turniĝo, la transiro de iu jarmilo al la sekva.
  • Jardekŝanĝo aŭ dekjara turniĝo, la transiro de iu jardeko al la sekva.