Jasic-Incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jasic-Incidento estis laborista protesto en la distrikto Pingŝan, Ŝenĵeno de Gŭangdong-provinco de Popola Respubliko Ĉinio inter laboristaj protestantoj kaj ĉinaj aŭtoritatoj, kiu daŭris de julio al aŭgusto 2018.

La protesto komenciĝis en la 27a julio 2018, kiam grupo da laboristoj de Jasic, teknologia kompanio, formis sindikaton pro malkontenteco pri malalta salajro, malbonaj laborkondiĉoj kaj longaj laborhoroj. Jasic respondis al la peto de laboristoj per maldungado. Tio ĉi okazigis semajnojn da protestoj de fabrikaj laboristoj, studentoj kaj aliaj subtenantoj en Ŝenĵeno. La protestoj konsistis el publikaj manifestacioj kaj strikoj. La tuto estis priskribita kiel marksismaj kaj maoismaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]