Jaunpils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaunpils
vilaĝo en Latvio • larĝa vilaĝo en Latvio
Administrado
Lando  Latvio
Municipo municipo Tukums
Poŝtkodo 3145
Demografio
Loĝantaro 777  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 44′ N, 23° 1′ O (mapo)56.73138888888923.0125Koordinatoj: 56° 44′ N, 23° 1′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Jaunpils (Latvio)
Jaunpils (Latvio)
DEC
Jaunpils
Jaunpils
Situo de Jaunpils

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaunpils [+]
vdr

Jaunpils (germane Neuenburg) estas vilaĝo en la okcidento de Latvio, kiu estas ĉefloko de samnoma administra paroĥo (Jaunpils pagasts). La vilaĝo kaj paroĥo ekde 2021 apartenas al la municipo Tukums. Laŭ la stato de 2022 en la paroĥo vivis 777 loĝantoj.

Plej grandaj loĝlokoj en la paroĥo estas Jaunpils (Neuenburg), Leveste, Jurģi (Georgenhof), Strutele (Strutteln), Struteles muiža (Gut Strutteln), Veclauki (Feldhof), Saule, Brandavas (Brandau) kaj Jaunsēži.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko la tereno apartenis al la teritorio de la germanlingvae regata Livonia Ordeno kaj la posta, same germanlingva Duklando Kurlando kaj Zemgalio. La loĝloko ekestis en la 14-a jarcento ĉirkaŭ kastelo kaj biendomo. Ekde 1576 ĝi estis posedata de la nobela familio von der Recke de germanaj baltoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Neuenburg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]