Jeĉ (armena litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jeĉ', եչ en la armena ([jɛtʃʰ]), estas la 5-a litero de la armena alfabeto. Jeĉ estas unu el la du literoj kiuj reprezentas la sonon "e" sed ĝi diferenciĝas de la alia en tio ke en komenco de vorto ĝi ĉiam sonas kiel je (escepte de la konjugaciado de la verbo esti) kaj ene de vorto ĝi sonas kiel e. Tiu fenomeno ankaŭ ekzistas en aliaj hindeŭropaj lingvoj kiel la rusa aŭ la rumana.

Unikodo[redakti | redakti fonton]

  • Majuskla Ե : U+0535
  • Minuskla ե : U+0565