Jean Charles de Menezes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Charles de Menezes

Jean Charles de MENEZES (nask. 7-an de januaro de 1978; mortis 22-an de julio 2005) estis senkulpa viktimo de kontraŭterora engaĝo de la Londona Polico.

La 27-jara viro estis elektrikisto, brazilano, kiu vivis jam tri jarojn en Londono.

La 22-an de julio li ekveturis al la laborejo, sed lin sekvis kaŝe policanoj, ĉar lia adreso (domo kun multaj loĝantoj) estis trovita en dorsosako de teroristo. Li surhavis en la varmo ĝinzan veston, mantelon kaj tion trovis la policanoj suspekta (polico asertis, ke li surhavis ramburitan, varman (t.e.) vintran mantelon). Kvankam la Metroa Polico asertis, ke li transsaltis barilon kaj kuris, tio estis mensogo. Menezes ne sciis, ke la policanoj sekvas lin, prenis eĉ senkostan gazeton. Li jam sidis, kiam oni batis lin surtenen kaj pafis 7-foje en lian kapon kaj unufoje en la ŝultron.

La tuta mondo kondamnis la agon de la polico, sed la polico defendis sian politikon, agmanieron.

La murda afero okazis unu tagon post novaj eksplodoj en la londona metroo, du semajnojn post la murdaj teroratakoj samloke.