Jedermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jedermann
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hugo von Hofmannsthal
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1911
Ĝenro tragedio
vdr

Jedermann. Das Spiel vom Sterben des reichen Mannes (esperante Ĉiu Ajn. Ludo pri la morto de riĉa homo) estas teatraĵo de Hugo von Hofmannsthal, kiu estis unuafoje prezentita la unuan de decembro 1911 en Berlino, direktita de Max Reinhardt. De 1920 la ludo estas ĉiujare prezentita ĉe la Festivalo de Salcburgo, kiun kunfondis Hugo von Hofmannsthal.

Jedermann kaj Morto,
Festivalo de Salcburgo 2014

Laŭ la ekzemplo de mezepokaj moralecaj ludoj aperas en ĝi en personigita formo: Dio, la diablo kaj aliaj abstraktaj estaĵoj.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiu Ajn, diboĉema riĉulo
  • Lia bona kamarado
  • Lia patrino
  • Lia amatino
  • La dika kuzo
  • La maldika kuzo
  • Malriĉa najbaro
  • Ŝuldanto kaj lia edzino
  • Dio la Sinjoro
  • Morto
  • Diablo
  • La Mono
  • La Bonaj Faroj de Ĉiu Ajn
  • La Kredo

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La riĉa, same avara kiel diboĉema "Ĉiu Ajn" neekspektate estas vokata de la "Morto", kiu volas duki lin antaŭ lia kreinto. Nek la fidela servisto de "Ĉiu Ajn", nek liaj amikoj, nek lia mono pretas akompani lin en la tombon. Nur la apero de liaj tre febraj "Bonaj Faroj" kaj "Kredo" instigas "Ĉiun Ajn" konfesi siajn pekojn kaj eniri la tombon kiel pentanta konvertinto.