Jenő Bernátsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő Bernátsky [bernAcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernátsky Jenő estis hungara botanikisto, profesoro, mikologo (fungosciencisto).

Jenő Bernátsky [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1873 en Hungara reĝlando en Versec (nuntempa Vršac en Serbio). Li mortis en decembro de 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Bernátsky akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li restis samloke por instrui. Li laboris inter 1896 kaj 1905 en la Hungara Nacia Muzeo, poste en esplora instituto pri vitoj, fine inter 1919 kaj 1923 en esplora instituto pri fungoj. Ekde 1940 li vivis en Pesthidegkút.

En 1899 estis li la unua, kiu konstatis ke la Granda Hungara Ebenaĵo ne estis senarba en la paseo, tial li sugestis la arbarigon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hazai Asparagus félék monográfiája (1907)
  • A hazai Iris félék (1911)
  • A csiperkegomba termelése (1920)
  • Bevezetés a növénykórtan elemeibe (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.