Jenő Dálnoki Veress

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DÁLNOKI VERESS Jenő (da:lnoki vereŝ) estis hungara pastro, bivaka dekano naskita en Uzon la 9-an de decembro 1882 kaj mortinta en Temeŝvaro la 23-an de februaro 1968.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Veress Dálnoki la gimnazion finis en Sepsiszentgyörgy (1894-1902), la teologion en Budapeŝto (1902-06). Li estis por unu jaro helppastro en Pócsmegyer, poste religiinstruanta helppastro en Budapeŝto. Dume li studis filozofion, estetikon. En lernojaro 1907-08 li instruis anglan lingvon en la teologia akademio. Ekde 1907 li estis kunlaboranto de la Protestáns Egyházi és Iskolai Lap (PEIL). La lernojaron de 1909-10 li pasigis en Utrecht, en 1911 li akiris kvalifikon de privatprofesoro. En 1913-14 li faris vojaĝon en Okcidenta Eŭropo. Inter 1915-1918 li estis soldato, poste religiinstruisto en Budapeŝto. En 1918-19 li estis kunlaboranto de la gazetoj Új Reformáció kaj Protestáns Szemle. Inter 1924 kaj 1943 li estis bivaka pastro. Li estis kunlaboranto de la Tolnai Világlexikon kaj de la dua eldono de Die Religion in Geschichte und Gegenwart (RGG). Lia verko Jézus élete (Vivo de Jesuo) restis en manuskripto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A jelenkori rendszeres theológia főbb problémái (Bp., 1910);
  • Spencer Herbert erkölcstana (Theol. Szaklap, 1910);
  • A protestantismus és szabadgondolkodás (PEIL, 1909);
  • A reformáció jelentősége a kereszténység fejlődéstörténetében (PEIL, 1910);
  • Az egyház és állam szétválasztása (PEIL, 1910);
  • Hit és szabadvizsgálódás (PEIL, 1911);
  • Jézus a XX. században (PEIL, 1912);
  • A békemozgalom és az egyházak (PEIL, 1912);
  • Reformációi emlékmű Magyarországon (PEIL, 1913);
  • A világprotestantizmus szociális munkája (PEIL, 1914);
  • A Protestánsok Világszövetsége (PEIL, 1914)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon