Jenő Nádor (operetkantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Nádor
Persona informo
Naskonomo Nejedlik János Vencel
Naskiĝo la  3-an de decembro 1888(nun 1888-12-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 18-an de novembro 1955
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Jenő Nádor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádor Jenő estis hungara operetkantisto, (tenoro). Lia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Nejedlik János Vencel.

János Vencel Nejedlik [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1888 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Nádor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1910. En la sekva jaro li debutis en Teatro Király, kie li restis ĝis 1922. Tamen kelkfoje li havis rolojn ankaŭ en aliaj ĉefurbaj muzikaj teatroj. Inter 1923 kaj 1925 li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), sed li faris ankaŭ turneon en Usono kun Sári Fedák. Li denove reiris al Teatro Király, poste al pluraj aliaj teatroj (ekzemple en Vieno (1927), Cluj (1930)). Li havis plej ofte bonvivantajn rolojn kaj li estis signifa gramofonokantisto. Li edziĝis en 1916 kaj 1935.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Valamit visz a víz (1943) – apotekisto
  • Szováthy Éva (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]