Jenny Pippal
Jenny PIPPAL (vere Eugenie Pippal-Kralik[1]; naskiĝinta la 30-an de novembro 1946 en Vieno, mortinta samloke la 24-an de aŭgusto 2010) estis aŭstra televida parolistino, sinkronigistino kaj moderigistino televida.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Eklaboris Pippal ĉe ORF en la 1965-a jaro, komence en la sporta redakcio. Ŝiaj taskoj estis gvidi la spektantaron tra la ĉiutaga televidprogramo de ORF (anoncistino de venontaj elsendoj) kaj sinkronigi fremdlingvajn aferojn. Ekster tio ŝi moderigis Österreich-Bild, la novaĵoj televidaj pri pli regionaj temoj (kio poste pluevoluis al Bundesland heute kun malsama novaĵ-duonhoro en ĉiu federacia lando). Inter 1987 kaj 2002, Pippal prezentis la trovon de gajnantaj loteriaj nombroj ene de la elsendo Lotto 6 aus 45. De novembro 2000 ŝi prezentadis la porturisman serion Bilderbuch Österreich.
En oktobro 2008 ŝi aktoris en teatraĵo de Harald Buresch Spinnt die Spinne mit Gefühl?, kun kanzonumanta Buresch mem, laŭtlegante notojn taglibrajn.[2].
Edzo ŝia estis Willy Kralik.[3] Tombo ŝia troviĝas Viene sur la tombejo Neustifter Friedhof.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1991: Romy (pro altestimateco kiel televida anoncistino)
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1999: Stella di mare – Hilfe, wir erben ein Schiff!
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kune kun Gert Baumgart: Ladykiller Herzinfarkt, Michaels-Verlag, Peiting 2001, ISBN 3-901626-26-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj che IMDb
- "Ex-ORF-Programmansagerin Jenny Pippal tot" - ĉe: wien.orf.at, 25.8.2010</ref>
- "Die Rindsrouladen von Jenny Pippal"
- "Jenny Pippal und ihre Zwetschkenröster" - post februaro 2003
- portreto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "ORF trauert um Jenny Pippal"
- ↑ "Spinnt die Spinne mit Gefühl?" - ĉe: hejmpaĝo de Buresch
- ↑ "Prof. Willi Kralik ist verstorben" - ĉe: oe-journal.at, 27.2.2003