Jerevana manifestacio de 1965

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jerevana manifestacio de 1965 estas 24-hora protesto en Jerevano, Armenia SSR je memoro al la 50-jara datreveno de la Armena genocido. Tiu evento estis la unua paŝo en la batalo por rekonigo de la armena genocido de 1915. Ĝi okazis la 24-an de aprilo en 1965, unuafoje okazis simila demonstro en la tuta Sovetunio, unu miliono da protestantoj demonstris 24-hore ĉe la Opero de Erevano je la 50-jara datreveno je la komenciĝo de la armena genocido kaj oni petis la registaron de la Sovetunio por oficiale rekoni la armenan genocidon farita de la Junaj Turkoj en la Otomana imperio kaj konstrui memoraĵon en la armena ĉefurbo Jerevano por memoro de viktimoj de la genocido.

La demonstrintoj kriis "nia lando, nia lando" (Mer erkir, mer erkir) kaj tio estis la unua publika signo de vekiĝo de la armena konscio en la Soveta Armenio. La registaro de Sovetunio cedis kaj oni konstruis memoraĵon sur monteto Cicernakaberdo, inaŭgurita en 1967.

Tiu demonstro instigis similajn protestojn dismonde, ĉie kie ekzistis la armena diasporo. Ekde tio, tiu tago de la protesto estas memortago de la armenoj pri la armena genocido kaj nacia tago en Armenio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]