Jiŝuv

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jiŝuv (en hebrea: ישוב, setlejo) aŭ Ha-Jiŝuv (La Jiŝuv, הישוב, aŭ laŭ kompleta termino הישוב היהודי בארץ ישראל Hajiŝuv Hajehudi b'Eretz Jisrael ("La judaj setlejoj en la Tero de Israelo") estas la termino en hebrea kiu kutime uzatas por referenci al la homamaso de judaj loĝantoj en Palestino dum la epoko de la Otomana Imperio kaj, poste, dum la Brita Mandato Palestino antaŭ la kreo de la Ŝtato Israelo, nome inter 1880 kaj 1948. Kaj la iamaj loĝantoj kaj la novaj loĝantoj (enmigrintoj) estis nomataj kolektive "la Jiŝuv" aŭ "Ha-Jiŝuv". La termino uzatis el la 1880-aj jaroj (kiam estis ĉirkaŭ 25.000 judoj loĝantaj en la tiama Otomana Sirio) ĝis la kreo de la Ŝtato Israelo en 1948 (kiam jam estis ĉirkaŭ 700.000 judoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]