João Pessoa Cavalcanti de Albuquerque

El Vikipedio, la libera enciklopedio

João Pessoa CAVALCANTI de ALBUQUERQUE [ĵuaun pesoa kavalkantj djalbukerhkj] naskiĝis en la 24-a de januaro de 1878 en Umbuzeiro (Paraibo, Brazilo). Li estis subŝtatestro de Paraibo ĝis 1930, kiam li estis murdita en Recife (Pernambuko), en la 26-a de julio de 1930, de João Dantas, pro personaj kialoj.

Kvankam la murdo estis persona afero, Getúlio Vargas kaj Assis Chateaubriand profitis la aferon por akuzi la prezidenton Washington Luís pri la murdo kaj ribeligi la popolon kontraŭ li.

Urbo João Pessoa ricevis sian nomon omaĝe al li.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]