Jobato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jobato
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Amphianax
Sekso vira
Infanoj Phylonoe • Antea
vdr

Jobato (helene Ἰοβάτης, latine Iobates) estis en la helena mitologio likia reĝo, bopatro de Proito, reĝo en Tirinto kaj estis ankaŭ bopatro de la heroo Belerofono.

Lia filino AnteoSteneboio, edziniĝinta al la reĝo Proito, ekamis heroon Belerofonon, kiu rifuĝis al ŝia patro. Ĉar ŝi ne sukcesis, renversis ĉion kontraŭ Belerofono kaj ĉe sia edzo kulpigis lin, ke li volis seksatenci ŝin. Ĉar Proito ne volis puni gaston, eĉ ne pro ŝia peto, sendis lin al sia bopatro, reĝo Jobato kun sigelita letero en kiu Belerofonan kulpon priskribis kaj petis puni lin.

Sed nek al reĝo Jobato tio estis laŭ la gusto. Tamen li elpensis, ke li ordonos al Belerofono taskon, kiun li ne povos plenumi kaj tamen endanĝerigos sian vivon. Nome Jobato ordonis al li mortigi teruran monstron Ĥimeron , fantomon kun leona kapo, kapra korpo kaj serpenta vosto. Sed al Belerofono helpis dioj kaj lia flugilhava ĉevalo Pegaso, sur kiu li ekflugis kaj de alto pafis sagojn kontraŭ la monstro. Fine li frapis en ĝian gorĝon lancon kun plumba bulo, kiu per fajro en ĝia gorĝo fandiĝis, fluis en ĝian ventron kaj forbrulis ĝian visceron.

Sed tio ne sufiĉis al la reĝo Jobato, ankoraŭ sendis Belerofonon en militon kontraŭ solimioj kaj Amazonoj, kie Belerofono denove brile sukcesis kaj malamikojn venkis. Poste la reĝo dubis pri la kulpigo, lasis ĉion klarigi al si kaj poste Belerofonon senkulpigis kaj petis lin pri absolvo. Pli la reĝo edziniĝis al li sian filinon kaj nomis lin heredanto de likia trono.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Íobatés en la ĉeĥa Vikipedio.