Johann Hieronymus Schröter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda astronomo.

Johann Hieronymus SCHRÖTER (aliskribe Schroeter; naskiĝinta je la 30-a de aŭgusto 1745 en Erfurto, mortinta samloke je la 29-a de aŭgusto 1816) estis germana astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frekventis la Konsilantargimnazion kaj studis en Erfurto teologion, poste juron kaj astronomion en Göttingen. Li iĝis justickonsilisto kaj ĉefurbestro en Lilienthal. Tie li starigis privatan stelobservejon, kiun li ekipis per la plej bonaj instrumentoj kaj kie li – kun la helpo de Friedrich Bessel kaj Karl Ludwig Harding – faris tre gravajn observojn pri la fizika substanco de la planedoj kaj la luno.

En 1813 li estis maldungita kaj lia astronomia observatorio bruligitis fare de la francoj. Poste li transloĝiĝis al Erfurto. Eksperimentojn astronomiajn li faris sur la turo de la erfurta Preĝejo de la skotoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Kühn: Johann Hieryonymus Schroeter. Neues aus der Familiengeschichte. En: Heimat-Rundblick. Geschichte, Kultur, Natur 98, 3/2011, p. 28–29.
  • Peter Richter, Harald Kühn (Verf.); Heimatverein Lilienthal (eld.): Von der Sternenwelt fasziniert. Der Lilienthaler Astronom Johann Hieronymus Schroeter und seine 200 Jahre später entdeckte ungewöhnliche Familiengeschichte. Neue Ausgabe. Druckerpresse-Verlag, Lilienthal 2013, ISBN 978-3-9815264-2-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]