Johann Julius Gabelhofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Julius Gabelhofer, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj nomformo Gabelhofer János Gyula estis aŭstra pastro, piarista monaĥo, teologo, profesoro, bibliotekestro.

Johann Julius Gabelhofer [1] naskiĝis en 1753 en Freistadt. Li mortis la 7-an de februaro 1794 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann Julius Gabelhofer lernis en Vieno. Li aliĝis al la piaristoj en 1768. Ekde 1774 li instruis en sia naskiĝurbo, krome li estis populara predikisto. Ekde 1786 li instruis teologion en urbo Pest. Post 2 jaroj li doktoriĝis, samtempe li estis nomumita profesoro en Reĝa Universitato de Pest. Ekde 1790 li estis bibliotekestro de Universitata Biblioteko (Pest). Supozeble li estis sekreta informisto pri movadoj de la studentoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Etwas über die Beleuchtung der Trenkischen Lebensbeschreibung (1788)
  • Predigt vom Priesterstande am Peter und Paultage 1790. in der Piaristenkirche zu Pest bei Gelegenheit einer Primitz gehalten
  • Oratio piis manibus comitis Gideonis a Ráday (1792)
  • Predigt von den schrecklichen Verirrungen eines verderbten Volkes bei Gelegenheit des Dankfestes... (1793)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]